esperanto

Alternative libertaire : kiuj ni estas ?




Alternative libertaire (Liberecana Alternativo) estas franca liberecana komunista organizo fondita en 1991. Ni enskribiĝas en la daǔreco pri anarkiismo-komunismo kaj pri laborista kontraǔregema movado tia kia ĝi ekzistis de post la Unua Internacio. Tio estas por politikto bazita sur la rekta ago de la subpremitaj sociaj klasoj kaj grupoj al kontraǔkapitalista revolucia kaj memadministrada celeco.

Ni depostulas la sperton de la revoluciuloj kiuj pro tiama kunteksto, partoprenis tiujn zorgojn :
 Bakunin kaj liaj partizanoj sine de la Unua Internacio ;
 la revoluciaj-sindikatistoj de la franca « Ĝenerala Konfederacio de la Laboro » (CGT) antaǔ 1914 ;
 la « Makhno-Movado » kaj la Organizada Idearo de la rusaj anarkistoj en ekzilo ;
 la hispana anarkia-sindikatismo, la sperto de la socia revolucio, en 1936, kaj ĉefe la agado de la grupo de la « Amikoj de Durruti » ;
 la Liberacana Komunista Federacio (Fédération communiste libertaire, FCL), kaj la Komunista Liberacana Manifesto verkita de Georges Fontenis, en 1954 ;
 La Unuiĝo de la Liberacana Komunistaj Laboristoj (Union des travailleurs communistes libertaires, UTCL), la verkoj de Daniel Guérin, kaj la Liberacana Komunista Projekto en 1986.

Laǔ diversajgradoj, malgraǔ iliaj neenviteblaj eraroj kaj limoj, tiuj spertoj konstituis gravajn ŝtupojn en la ellaborado pri liberacana komunista nuntempa movado.

Hodiaǔ, Alternative libertaire kreskigas politikon samtempe al du celoj :
 la kreado de unu fronto en la sociaj movadoj por doni politikan ekziston al la « maldekstra flanko de la strato » kontraǔ la registara maldekstro ;
 la kreado de Liberacana Alternativa fluo de pensoj kiu nutras kaj nutras sin dank al la influo de la sociaj movadoj.

La batalantinoj kaj batalantoj de Alternative libertaire aparte estas investitaj pri la luktoj en firmao kaj en la sindikatismo en la CGT aǔ en SUD (kelkfoje en la CNT), pri luktoj kontraǔ la senlaboreco, pro la rajto al la loĝejo, ekologistoj, kaj kunligi tiujn luktojn en la nuna socio kun rompiĝovidpunkto kun la kapitalismo kaj la Ŝtato.

 
☰ Accès rapide
Retour en haut